VERA LANDO DE LA ESPERANTISTOJ

La terglobo estas la lando de Esperantistoj

de Jens Stengaard LarsenLaste modifita: 2016-09-08 07:22
Okaze de la centjariĝo de la forpaso de L. L. Zamenhof en 2017, la Konversacia Esperanto-Klubo en Kopenhago, Danio, aranĝis serion da prelegoj. Enkondukan prelegon faris Ana Čumbelić Røssum la 29-an de Aŭgusto 2016. Ĉi tie estas la enhavo de tiu prelego.

Sekvontjare la mondo omaĝos la centjariĝon de la morto de D-ro L.L. Zamenhof, aŭtoro de la lingvo Esperanto. Lia lingvo fariĝis el simpla projekto vivanta socia fakto kaj senkonkure unika lingvo. Tiu senkonkura unikeco konsistas en tio, ke homoj el ĉiuj nacioj, el ĉiuj medioj, povas same ĝin ellerni, kaj plene posedi.

Esperanto pro sia strukturo internacieca kaj pro la fakto, ke ĝi estas posedaĵo de neniu aparte nacio, la internacia lingvo prezentiĝas kiel politika neŭtrala solvo de la lingva problemo. Do, malantaŭ la internacia lingvo ne staras la forto de iu ajn aparta ŝtato, sed en ĝi troviĝas la forto de internacieco kaj maksimuma perfekteco el pura lingva vidpunkto. Malantaŭ ĝi troviĝas la potenco de la racio, de justeco, de egaleco de ĉiuj lingvoj.

Tiu tuta lingva problemo en la nuntempaj internaciaj rilatoj estas tre kompleksa, kaj ĝi kaŭzas multnombrajn komplikaĵojn. Ĝi havas plurajn aspektojn, el kiuj la plej gravaj estas la teknike-lingva, socia, psikologia, politika kaj ekonomia.

La akcepto de unu nacia lingvo signifas utilon por iuj, tute egale kiu estas tiu lingvo ‒ kaj malavantaĝojn spiritajn, kulturajn, intelektan kaj moralajn, por ĉiuj aliaj. La dua solvo, kiu estas nacia kaj internacia, donas avantaĝon al ĉiuj, kaj tiun solvon reprezentas la internacia lingvo Esperanto.

Sed nia organizaĵo devas esti kapabla vidi la esencon de la problemo, vidi la grandecon de Esperanto por ke la homaro alproprigu ĝin. Tio devas antaŭ ĉio okazi per bonaj ekzemploj farante bonon al la homaro. Laŭ la opinio de D-ro Zamenhof, Esperanto povus esti uzata kiel paciga lingvo ankaŭ en plurnaciaj regionoj en kiuj diversaj popoloj luktas inter si pri la prestiĝo de sia propra lingvo. Do Esperanto kaj nacia lingvo kune povus estis la solvo.

Kie estas la lando en kiu la internacia lingvo estas parolata? Ĝi ne ekzistas, sed ĝin povas kaj devas anstataŭi niaj organizaĵoj, unuavice la lokaj Esperantaj societoj. En ili estu aŭdata ĉiam kaj en ĉiuj okazoj ekde la oficialaj programoj, kiuj estu kiel eble plej altnivelaj, ĝis la plej ordinaraj konversacioj, sole la internacia lingvo.

1972389_705386589528964_150219540103675810_n

D-ro Zamenhof bone komprenis, ke lingvo internacia devus esti internacia ne nur laŭ la nomo sed ankaŭ laŭ sia interna strukturo. Aliflanke li prave deziris, ke la lingvo estu kiel eble plej facila. Do, internacieco kaj facileco estis la du bazaj postulatoj. D‑ro Zamenhof ankoraŭ diris, ke internacia lingvo similas al ĉiu nacia, estas propraĵo socia de kolektivo konsistanta el apartenantoj de ĉiuj nacioj kaj ĉiuj sociaj tavoloj. Ekde la komenco, pli precize 1912, Zamenhof forcedis ĉiujn personajn rajtojn je la lingvo kaj lasis la pluan evoluon de Esperanto en la manoj de la popolo, la lingvo­uzantoj mem. Tiu demokrateco faris, ke ĉiuj esperantistoj ĉiam sentis Esperanton kiel sian propran kaj ne kiel ian fremdan lingvon. Ĝi ne nur estas kulturo de unuopuloj, sed de diversaj nacioj kaj socie enradikiĝas en ĉiuj anguloj de la mondo.

Zamenhof ne prikonsideris unuavice la aplikon de Esperanto por la sciencoj, sed estis instigita per la spertoj, kiujn li faris en sia hejmurbo Bjalistoko jam kiel infano, kiam li vidis la kruelan malpacon inter la diversaj grupoj de la enloĝantoj, kaŭzitan pro manko de reciproka interkomprenilo.

La germana filosofo Nietzsche jam en la jaro 1866-a en sia verko skribis, ke certe venos la tempo en kiu la homaro havos unu komunan lingvon, kiel certe venos la tempo en kiu la homo vojaĝos tra la aero. Ni jam vidas la duan parton de la antaŭvido de la filozofo. Estas certe, ke ankaŭ la unua efektiviĝos kaj ke ĝi ne estos per malfacila nacia lingvo, sed per la simpla, bela, klara, fleksebla Esperanto.

En 1954 la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo agnoskis Esperanton, sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝo kaj por la proksimiĝo de la popoloj. En la jaro 1959 je la 100-jariĝa naskiĝ-festo de d-ro L.L. Zamenhof Unesko proklamis lin unu el la grandaj personecoj de la homaro.

La plej ĝeneralaj trajtoj de la homa, socia naturo montras hodiaŭ tri ĉefajn aspektojn, kiuj respondas al la tri fundamentaj kadroj de kunvivado: la regiona, la nacia, la homara. Al la tria aspekto povas respondi nur neŭtrala, supernacia, tuthoma lingvo.

Ĝis nun ni penadis nur per la forto de la argumento, sed kontraŭ ni staris la argumento de la forto.

Internacia lingvo, kion ĝi signifas?

  1. Egaleco de ĉiuj rasoj kaj nacioj.
  2. Tuthoma solidareco kaj la respekto de la homaj rajtoj.
  3. Libereco, ĉar nur en plena libereco esprimiĝas kaj fortikiĝas la solidareco (Lapenna).

Scienco estas esence internacia, ĝi estas kampo, sur kiu la internacia homa kunlaborado spertas siajn eble plej grandajn triumfojn. Tio validas en pli-malpli alta grado por ĉiuj specoj kaj branĉoj de scienco, sed aparte en la natursciencoj, kiuj tiom grave kontribuas al la formiĝo de la tuta strukturo de niaj hodiaŭaj socio kaj kulturo.

Tuj de la komenco sciencistoj estis allogitaj de la simpleco de Esperanto kaj fariĝis ĝiaj pioniroj.

Jam de la komenco la aŭtoro mem D-ro Zamenhof donis ekzemplojn de tradukado de sciencaj studoj, precipe medicinaj. Li ne nur estis la “iniciatinto” de la lingvo, sed ankaŭ la unua verkisto kaj la poeto.

La esploroj pri lingva justeco pludaŭras. Esperanto en la nuna situacio pere de Duolingo signife kreskigis sian nombron de uzantoj. Javier Alcalde (doktoro pri politikaj kaj sociaj sciencoj), samtempe esperantisto, en sia scienca artikolo pri “ekonomia modelo pri lingva justeco”, opinias, ke Duolingo povas esti turnopunkto por la Esperanto-movado. Tiun aserton li esprimas el vidpunkto de lingva justeco:

Ekde la pioniraj verkoj de Pool kaj Selten ĝis la lastatempaj kontribuoj de Bengt Arne Wickström, ekonomiaj esploroj proponas potencajn ilojn por klarigi kiujn lingvojn individuoj elektas lerni, kaj por antaŭdiri la evoluon de tiuj elektoj. Tial modeloj komencas per aro da supozoj kaj premisoj. Inter ili, ke lerni Esperanton havas malaltan profiton, ĉar la probablo interagi kun aliaj individuoj, kiuj parolas la lingvon, estas malgranda. Ĉi tie mi argumentos, ke Duolingo signife plialtigas tiun probablon, tiel plialtigante la laŭan profiton multdimensie.

Ekzemple:

Laitin (2007) proponas kvar faktorojn kiuj influas onian decidon lerni apartan lingvon:

  1. Granda nombro da homoj kiuj lernas ĝin.
  2. Ekonomia valoro per uzo de la lingvo, kiu nuntempe ne sufiĉas en Esperantujo. Li klarigas, ke estontece lerni la zamenhofan lingvon povus havi racian sencon el ekonomia vidpunkto. Ankaŭ pro ĝia propedeŭtika valoro, precipe se aperas novaj lingvo-kursoj el Esperanto al aliaj lingvoj.
  3. Laitin parolas pri interna prestiĝo ene de onia malplimulta grupo. En nia kazo temus interaliepri la sento de kolektiva identeco. Tio enhavas la kulturan kaj socian valoron de la lingvo, kaj ĝenerale ĉiujn avantaĝojn de aneco de aparta komunumo; tio estas Esperantujo.

Logike, se plialtiĝas la anoj de tiu komunumo, tio ankaŭ kreskigos la eblon uzadi la lingvon multflanke; tiu plivastismo (Vergara 2011) kontribuas al ĝia prestiĝo, videbligo kaj pluvivigo.

Evoluo de la lingva justeco pludaŭros.

Fine, ĉar ja estas tre bele ankoraŭ postmorte daŭre vivi en plukreskanta nobla verko, ni do diskonige honoras, en tiu ĉi 100‑a datreveno de la morto, la memoron de D-ro L.L. Zamenhof, iniciatinto de tiu komuna kulturfronto de la tuta homaro. Per la poeziaj vortoj de Poul Thorsen:

Hodiaŭ
Estas tempo, honora kaj hereda
per vi la verko venkos, estu preta!

Prenita el: LIBERA FOLIO

 

¿QUÉ ES EL ESPERANTO?

HEJMO

ESPERANTO-GAZETOJ TRA LA TUTA MONDO: DE LONGE EKZISTANTAJ

NENIO AJN GRAVAS

HOMOJ KAJ ESPERANTO

KRESKI KUN ESPERANTO