“La luna y el toro” , hispana kanzono, kantata de Jomo, Vinilkosmo.
25 okt
Jen gaja kanto kun tre konata tipe “verda” teksto en la versio de Reine Svensson, kaj eldonita de “Esperanto-disko”. La tuta filmeto estas farĉita per amuzaj kliŝaj bildoj, kaj en la mezo… eta originala esperanta animacio!
25 okt
“Ĝis revido!” estas unu el la kantoj aperantaj en la vinila unua disko de Solotronik, “La kosmo-infano”, aperinta en 1989. Tiam la hispana muzikisto prezentis sin sub la nomo “Solo”.
25 okt
Joel de Castro kantas en Esperanto version de la konata fabelo “La flutisto de Hameleno”, verkita de Sylla Chaves kaj aperinta en la disko “Elektitaj kantoj”.
Jen la teksto:
LA MAGIA FLUTISTO
Rata plago, laŭ dir’, aperis foje
en urbeto de norda Germanuj’,
ĉion manĝis en keloj aŭ survoje,
kaj urbestro oferis tre malĝoje
la trezoron por havi solvon tuj.
La novaĵo kuradis tra la lando
kaj tre stranga junul’ prezentas sin
prenas fluton kaj sen ia demando
ludas marŝan arion de komando
kaj ekmarŝas kaj ratoj sekvas lin.
Venu rategoj, ratinoj kaj ratetoj,
kaj unuope vi ĉiuj sekvu min.
Venu rategoj, ratinoj kaj ratetoj,
en la rivero tuj estu via fin’.
Ĉiuj dronis en mezo de l’ rivero,
kaj premion nun serĉas la junul’,
tamen aŭdas li pri rekonsidero,
por premio ne estas eĉ monero,
post la ludo ŝanĝiĝas la regul’.
La flutisto ricevas kun amaro
la maldankon kaj tuj foriras li,
prenas nun la direkton al montaro
sed ĉi-foje la urba infanaro
sekvas lin je la fluta melodi’.
Venu infanoj, knabinoj kaj knabetoj,
kaj unuope vi ĉiuj sekvu min.
Venu infanoj, knabinoj kaj knabetoj,
vi en la monto por ĉiam kaŝos min.