Archive for Aprilo, 2018

La ŝanco Esperanto

Image result for refugiados

La ŝanco Esperanto
La 7-an aŭgusto 2015 mi trovis en la reto la jenan novaĵon: „Nuntempe en la tuta mondo preskaŭ 60 milionoj da homoj estas fuĝintoj. Estas la plej alta nombro publikata de la UNHCR iam ajn.“ [1]
Kaj en la estonteco oni devas kalkuli pli eĉ pli altaj nombroj. Tial la tutmonda homaro klopodu efektive kontraŭstari la problemojn, kiuj estas kaŭzitaj de tiu evoluo. Al tio, krom multaj aliaj paŝoj, ankaŭ apartenas la eblecoj por interkompreniĝo. Normale oni postulas ke la fuĝintoj kiel eble plej rapide lernas la lingvon de la gastiganta lando. Jes, principe tio certe estas ĝusta. Sed oni ankaŭ konsideru la longan tempon bezonata ekz. por havi minimuman posedon de la germana lingvo. Dum tiu tempo multofte oni provas sin helpi per tradukistoj aŭ la
ekzistantaj scioj de la angla aŭ de iu alia pontolingvo, ĉar certe en la gastiganta lando ne troviĝas multe da homoj povosciante la gepatran lingvon de la fuĝinto.
En la fazo kiam la fuĝinto lernas la lingvon de la gastiganta lando, certe nur malmultaj kontaktoj al enloĝantoj ebliĝas por li. Tio kompreneble ne estas tute vera, ĉar multaj honoroficuloj kaj profesiuloj klopodas por la integriĝo de la enmigrantoj. Tamen la kontaktoj kun enloĝantoj restas tre limigitaj.
Malgraŭ tiuj sistemkaŭzitaj problemoj en la komenco oni postulas ke la fuĝinto estu kiel eble plej fleksebla. Niaj tro maljuniĝantaj socioj en Eŭropo ĉiam serĉas flekseblajn homojn kiuj laboru ĵus tie kie estas bezono. Pro tio eventuale necesas post la lernado ekz. de la germana eĉ alproksimiĝi al alia lingvo. La enloĝantoj normale ne devas pritimi tiajn streĉiĝojn. Sed troviĝas ankaŭ kontraŭaj ekzemploj.
En la lastaj jaroj ĉi tie oni multe plendas pro la manko de faklaboristoj. Tial Germanio varbas en Hispanio por ke la hispanaj junuloj finstudas kaj laboras en nia lando. Multaj sekvis tiun vokon, ĉar en Hispanio nuntempe mankas ja
laboreblecoj. Vole ne vole ili akceptis la krutan vojon kiu postulas la lernado de la germana lingvo dume la germana dunganto normale ne devas trakti la hispanan lingvon. En tiu punkto estus honeste ke la socio ankaŭ faru komplezan kontribuon al la fuĝinto aŭ la enmigranto. Tio estus la traktado pri la planita lingvo Esperanto kiu estas lernebla en mallonga tempo disponigante bonan bazon por la komunikado kun aliaj esperantoparolantoj.
Multaj aktualaj novaĵoj pri la situacio de la fuĝintoj ĉiam pli ofte mencias ke dum liaj ordinaraj tagoj precipe regas atendotempo, espero kaj timo. La plejmulto de la fuĝintoj trovis refuĝejon en bivakoj aŭ kampejo en apudeco de la
krizocentroj. Tie multofte troviĝas nur magraj eblecoj por okupado. Estas frustracia situacio por ĉiuj, kiuj ne povas uzi siajn talentojn. Se jam estus fiksita en kiu lando la fuĝinto vere trovos novan hejmon, tiam kompreneble li devus tuj komenci lerni la lingvon de ĉi tiu lando. Sed multofte la fuĝintoj vivas en tuta necerteco – ofte dum jaroj.
Tial necesas grandskale preparita kampanjo por la lernado de la lingvo Esperanto per kiu iomete pli da espero atingus la premegitajn homojn. La vorto „Esperanto“ ja signifas „homo kiu estas en espero“. Imagu: En ĉiuj landoj Esperanto estus instruata dum unu jaro. Tio estus grava signo por la mondo, por pli bona interkompreniĝo sendepende de la deveno. Poste ĉiu, kiu forlasas sian lernejon disponus pri minimuma bazo por internacia komunikado. Ĉiu, kiu regas  Esperanton kaj volas aŭ devas forlasi sian propran landon povas esti certa ke ĉie en gastiganta lando troviĝus interparolanto. Memkompreneble ĉiu organizo, kiu zorgas por la unua akcepto de la fuĝintoj, bezonas sufiĉan materialon por la instruado de Esperanto.
Tia kampanjo rapide diskoniĝus kaj kunportus al la homoj en la refuĝejon la esperon, kiu signifas, ke jam en multaj landoj oni malkonstruis la lingvobarojn por pli bone akcepti ilin. Per bazaj scioj pri Esperanto pliboniĝos la estontaj eblecoj sen la devigo de antaŭtempa fiksado al iu lingvo kiu estas parolata en ne jam konata lando.

Klaus Friese

[1]
________
1 https://www.uno-fluechtlingshilfe.de/fluechtlinge/zahlen-fakten.html

Vidu la tekston en: http://esperanto-klaus.de/Mix/Miksa-o/

Bildo pruntita el la reto. https://encrypted-tbn0.gstatic.com/images?q=tbn:ANd9GcTfTCSjxAE73Vm-HLtN_laJz1qQn9U1bd-4cqzkzg7lU5gyyU6U

Recordando la primera charla TED en Esperanto