En la reto oni povas trovi ilojn, kiel ekzemple GO ANIMATE. Tiu ilo permesas al ni kreado kaj prezentado de desegnitaj moviĝantaj bildoj (animaciaĵoj). Mi ĝin uzas por amuzi min kaj do tute amatore, sed profesiulo, kompreneble, povus fari utilajn aĵojn por allogi atenton de lernantoj de la Internacia Lingvo. Rigardu ekzemplon sube: GoAnimate.com: by Ruben Oblitas Galvez
GoAnimate.com: by Ruben Oblitas Galvez
Like it? Create your own at GoAnimate.com. It’s free and fun!
Vi povas eniri ĉi tiun retejon kaj se vi volas enregistradi vin ĉe: GoAnimate.com
Mi uzas senpagan version de GO ANIMATE, sed ankaŭ oni trovas alian pagitan, kiu permesas vin elŝuti la animaciaĵojn kaj ankaŭ alŝuti ilin kiel videaĵo al Youtube. Ĉi tio permesus grandajn, pli allogajn fruktojn por instruistoj kaj lernantoj. Dume, mi daŭrigos mian amuzadon tie…