ESPERANTO, KOMUNIKADO KAJ KULTURO — Originalo — Unua Parto — T/Daŭro 13:2 — Tiu ĉi videa dokumento, originale verkita en Esperanto, gajnis la duan premion de Belarta Konkurso de UEA, en Germanio, 1.999. Ĝi traktas pri komunikado kaj kulturo ene de Esperanto medio kiel disvastigilo de Esperanto. Ĝi traktas iom pri UEA kaj ĝia komunika kaj konstanta kongresa ekstrukturo, surbabaze de la Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Prago — Ĉeĥa Respubliko, 1996. Planis, filmis kaj reĝisoris Ciro Gomes de Freitas, Esperanto verkita de Amarílio de Carvalho, Jair Salles kaj Carlos Lima Melo; videa-eldonisto Enilson Arneiro kaj Cyrusgofre. Ĝi estas libera por subtekstigo en ia ajn lingvo. Bv. apenaŭ infomi al ni. En Youtube ĝi estas dividita en ses partoj. Bv. divastigi ĝin. Dankon!
Archive for Marto, 2013
2 mar
ESPERANTO, KOMUNIKADO KAJ KULTURO
2 mar
LA MAGIA FLUTISTO
Joel de Castro kantas en Esperanto version de la konata fabelo “La flutisto de Hameleno”, verkita de Sylla Chaves kaj aperinta en la disko “Elektitaj kantoj”. La bildaron, desegnitan de Gabriel Cortina ni uzas danke al la afabla permeso de la revuo “Maestra Infantil”.
Rata plago, laŭ dir’, aperis foje
en urbeto de norda Germanuj’,
ĉion manĝis en keloj aŭ survoje,
kaj urbestro oferis tre malĝoje
la trezoron por havi solvon tuj.
La novaĵo kuradis tra la lando
kaj tre stranga junul’ prezentas sin
prenas fluton kaj sen ia demando
ludas marŝan arion de komando
kaj ekmarŝas kaj ratoj sekvas lin.
Venu rategoj, ratinoj kaj ratetoj,
kaj unuope vi ĉiuj sekvu min.
Venu rategoj, ratinoj kaj ratetoj,
en la rivero tuj estu via fin’.
Ĉiuj dronis en mezo de l’ rivero,
kaj premion nun serĉas la junul’,
tamen aŭdas li pri rekonsidero,
por premio ne estas eĉ monero,
post la ludo ŝanĝiĝas la regul’.
La flutisto ricevas kun amaro
la maldankon kaj tuj foriras li,
prenas nun la direkton al montaro
sed ĉi-foje la urba infanaro
sekvas lin je la fluta melodi’.
Venu infanoj, knabinoj kaj knabetoj,
kaj unuope vi ĉiuj sekvu min.
Venu infanoj, knabinoj kaj knabetoj,
vi en la monto por ĉiam kaŝos min.