Archive for Aprilo, 2015
15 apr
“Memestimo: ĉu psikologia panaceo?”
Luis Jorge Santos-Morales, kunfondinto kaj plurfoja Prezidanto de Kolombia Esperanto-Ligo prezentas: “Memestimo: ĉu psikologia panaceo?” Marshall Rosenberg, konata usona psikologo, mencias memestimon kiel unuan aspekton de neperforta komunikado. Filmo muntita de Andrea Chiantore, subtekstigita de Ian Carter.
5 apr
ENTUZIASMIGI KLERULOJN POR NIA LINGVO
Se ni volas porti nian lingvon al novaj homoj, ni devas demandi nin kiel la lingvo povus servi al ili. Lerni novan lingvon – eĉ se temas pri la relative facila Esperanto – ja signifas multe da dediĉo por tiu afero. Do ni devas pripensi per kiuj argumentoj ni povas logi homojn al lingvokurso aŭ simila aranĝo. Kiun utilon havos la kono kaj scipovo de la lingvo por certa homo?
Ni ja scias ke Esperanto en la hodiaŭaj cirkonstancoj ne povas doni la saman utilon ol aliaj lingvoj, ĉar estas nur malmultaj parolantoj. Sed troviĝas almenaŭ parolantoj de la lingvo en la tuta mondo kaj tiu tutmondeco ja estas alloga.
Ĝenerale la lingvo servas por du celoj:
Unu estas la ebleco konatiĝi kun homoj el la tuta mondo kaj tiel eblas vastigi sian socian horizonton, trovi geamikojn kaj eĉ vivopartneron el alia lando kaj kulturo.
La dua celo kiu estas atingebla per nia lingvo estas la esprimkapablo en nova lingvo je alta nivelo: Klera homo, kiu kapablas esprimi sin altnivele en sia gepatra lingvo, povas sufiĉe rapide akiri altan lingvan nivelon en Esperanto kaj povas tiel porti siajn mesaĝojn (ĉu skribe, ĉu parole) al homoj en la tuta mondo. La malgranda nombro de parolantoj de Esperanto en tiu kazo estas eĉ avantaĝo, ĉar la sama mesaĝo kiu dronus en la maro de granda lingvo en la Esperanto-medio povus elstari.
Kompreneble la lingvo en tiu kazo apenaŭ utilas por ekonomiaj celoj, sed homo kiu volas oferti mesaĝojn al homoj en la tuta mondo apenaŭ atendas per tio ekonomian profiton, sed personan profiton, la senton trovi atenton por siaj propraj pensoj kaj ideoj. Kaj tio ja bonege eblas sub la hodiaŭaj cirkonstancoj per la interreto.
Esperantistoj (do homoj kiuj regas la lingvon kaj verkas en ĝi) povas ricevi novan taskon: Ili povas helpi al homoj kiuj volas porti siajn pensojn kaj ideojn en Esperanto al legantoj kaj aŭskultantoj en la tuta mondo. Ili povas traduki tekstojn de interesuloj por Esperanto kaj ili povas trejni tiujn homojn mem laŭtlegi siajn proprajn tekstojn en Esperanto. Per tio eblos veki entuziasmon por Esperanto ĉe la koncernaj personoj.
Tiu servo estas eĉ farebla tra la interreto – de unu lando al alia: Helpema esperantisto en lando A povas traduki tekston de interesulo en lando B kaj alia esperantisto en lando C povas laŭtlegi kaj sonregistri la tekston kaj sendi la registraĵon al la interesulo. La interesulo povas plurfoje aŭskulti la tekston kaj ekzerci la paroladon. Li povas fari provregistraĵon kaj resendi ĝin por prijuĝo kaj korekto.
Kompreneble la tuta procedo povas ankaŭ funkcii surloke, ĉar tiel la problemo pri la tekniko de sonregistrado estas pli facile solvebla. La helpema esperantisto povas ankaŭ entrepreni etan vojaĝon al la interesulo, ekzemple se tiu interesulo loĝas en granda vizitinda urbo. Mi ekzemple ĉiam volonte veturas al Vieno por tie pasigi tagon. Kaj se mi je tiu okazo povas servi favore al Esperanto, mi eĉ pli volonte veturas tien.
Tia agado estu alia ol en la poemo “La Vojo” de Zamenhof, nome la semoj ne perdiĝu, ĉar ni tutsimple ne kapablas daŭre nur semi sen havi rikolton. Ni devas direkti niajn fortojn al plej promesaj celpersonoj, kaj tio estas kleraj homoj kiuj volas diskonigi siajn pensojn helpe de Esperanto. La Esperanta Retradio povas ludi gravan rolon en tio.
Vi povas legi kaj aŭskulti la artikolon en: ESPERANTA RETRADIO