Archive for Julio 2015

Parolado de L. L. Zamenhof en la inaŭguro de la Kongreso de 1905

300px-UK1905-kostumbalo

1905 – Parolado de Zamenhof
Parolado de L. L. Zamenhof en la inaŭguro de la Kongreso de 1905

La unua Universala Kongreso de Esperanto, en 1905, en Bulonjo-ĉe-Maro, akceptis 688 esperantanojn el 20 diversaj landoj. Ĝi oficiale malfermiĝis sabaton vespere la 5an de aŭgusto 1905 en la urba teatrejo (vd. la programon). La teatrejo tiam estis plenega.

Dum la inaŭgura kunsido staris sur la scenejo L.L. Zamenhof, la bulonja urbestro Péron, vicurbestro Bilbocq, prezidanto Farjon de la komerca ĉambro, prezidanto Alfred Michaux de la bulonja Esperanto-grupo, kaj reprezentantoj de la tri asocioj patronantaj la Kongreson : generalo Sebert el la franca instituto, reprezentanta la francan Turing-klubon, vicprezidanto Théodore Cart de la Franca Societo por Propagando de Esperanto kaj prezidanto Charles Bourlet de la pariza Esperanto-grupo.

En la kunsido oni muzikis la francan himnon La Marseillaise kaj kantis «La Espero» laŭ nova muziko de Félicien de Ménil. Sekve, post saluto de A. Michaux, la urbestro elvortis bonvenon al la kongresanoj, kaj rekte en Esperanto paroladis la prezidanto de la komerca ĉambro.

Fine, stariĝis L.L. Zamenhof. Observantoj raportis, ke en la ĉeestantaro fariĝis granda movado: multaj personoj leviĝis el sia seĝo, aplaŭdegis, kriis, levis la ĉapelojn, poŝtukojn, ventumilojn, ktp. Iom post iom trankvilo renaskiĝis, kaj la aŭtoro de Esperanto povis komenci la legadon de sia ĉi-suba parolado, kiu cetere finiĝas per fama poemo-preĝo.
INAŬGURA PAROLADO DE L. L. ZAMENHOF

Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj!

Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn pro la nomo de granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas. Mi salutas vin ankaŭ, glora lando Francujo kaj bela urbo Bulonjo-sur-Maro, kiuj bonvole oferis gastamon al nia kongreso. Mi esprimas ankaŭ koran dankon al tiuj personoj kaj institucioj en Parizo, kiuj ĉe mia trapaso tra tiu ĉi glora urbo esprimis sub mia adreso sian favoron por la afero Esperanto, nome al s-ro la ministro de la Publika Instruado, al la urbestraro de Parizo, al la Franca Ligo de Instruado kaj al multaj diversaj sciencaj eminentuloj.

Sankta estas por ni la hodiaŭa tago. Modesta estas nia kunveno; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi, kaj la vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj kaj urbetoj de la mondo; ne kunvenis regnestroj, nek ministroj, por ŝanĝi la politikan karton de la mondo, ne brilas luksaj vestoj kaj multego da imponantaj ordenoj en nia salono, ne bruas pafilegoj ĉirkaŭ la modesta domo, en kiu ni troviĝas; sed tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema: ĝi estas la sono de io granda, kio nun naskiĝas. Tra la aero flugas misteraj fantomoj; la okuloj ilin ne vidas, sed la animo ilin sentas; ili estas imagoj de tempo estonta, de tempo tute nova. La fantomoj flugos en la mondon, korpiĝos kaj potenciĝos, kaj niaj filoj kaj nepoj ilin vidos, ilin sentos kaj ĝuos.

En la plej malproksima antikveco, kiu jam de longe elviŝiĝis el la memoro de la homaro, kaj pri kiu nenia historio konservis al ni eĉ la plej malgrandan dokumenton, la homa familio disiĝis kaj ĝiaj membroj ĉesis kompreni unu la alian. Fratoj kreitaj ĉiuj laŭ unu modelo, fratoj, kiuj havis ĉiuj egalan korpon, egalan spiriton, egalajn kapablojn, egalajn idealojn, egalan Dion en siaj koroj, fratoj, kiuj devis helpi unu la alian kaj labori kune por la feliĉo kaj la gloro de sia familio — tiuj fratoj fariĝis tute fremdaj unuj al aliaj, disiĝis ŝajne por ĉiam en malamikajn grupetojn, kaj inter ili komenciĝis eterna milito. En la daŭro de multaj miljaroj, en la daŭro de la tuta tempo, kiun la homa historio memoras, tiuj fratoj nur eterne bataladis inter si, kaj ĉia interkompreniĝado inter ili estis absolute ne ebla. Profetoj kaj poetoj revadis pri ia tre malproksima nebula tempo, en kiuj la homoj denove komencos komprenadi unu la alian kaj denove kuniĝos en unu familion: sed tio ĉi estis nur revo. Oni parolis pri tio, kiel pri ia dolĉa fantazio, sed neniu prenis ĝin serioze, neniu kredis pri ĝi.

“Hodiaŭ en Bulonjo-sur-Maro kunvenis
ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj,
sed homoj kun homoj”

Kaj nun la unuan fojon la revo de miljaroj komencas realiĝi. En la malgrandan urbon de la franca marbordo kunvenis homoj el la plej diversaj landoj kaj nacioj, kaj ili renkontas sin reciproke ne mute kaj surde, sed ili komprenas unu la alian, ili parolas unu kun la alia kiel fratoj, kiel membroj de unu nacio. Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu la alian; sed kia grandega diferenco estas inter ilia reciproka kompreniĝado kaj la nia! Tie komprenas sin reciproke nur tre malgranda parto da kunvenintoj, kiuj havis la eblon dediĉi multegon da tempo kaj multegon da mono, por lerni fremdajn lingvojn — ĉiuj aliaj partoprenas en la kunveno nur per sia korpo, ne per sia kapo; sed en nia kunveno reciproke sin komprenas ĉiu, kiu nur deziras nin kompreni, kaj nek malriĉeco, nek nehavado de tempo fermas al iu la orelojn por niaj paroloj. Tie la reciproka kompreniĝado estas atingebla per vojo nenatura, ofenda kaj maljusta, ĉar tie la membro de unu nacio humiliĝas antaŭ membro de alia nacio, parolas lian lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj ruĝiĝas kaj sentas sin ĝenata antaŭ sia kunparolanto, dum tiu ĉi lasta sentas sin forta kaj fiera; en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, priviligiitaj kaj senpriviligiitaj, neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas; ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio, kaj la unuan fojon en la homa historio ni membroj de la plej malsamaj popoloj staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj ne altrudante unu la alia sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu la alian pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si reciproke la manojn ne hipokrite, kiel alinaciano al alinaciano, sed sincere homo al homo. Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj. Benata estu la tago, kaj grandaj kaj gloraj estu ĝiaj sekvoj!

Ni kunvenis hodiaŭ, por montri al la mondo, per faktoj nerefuteblaj, tion, kion la mondo ĝis nun ne volis kredi. Ni montros al la mondo, ke reciproka kompreniĝado inter personoj de malsamaj nacioj estas tute bone atingebla, ke por ĉi tio tute ne estas necese, ke unu popolo humiligu aŭ englutu alian, ke la muroj inter la popoloj tute ne estas io necesega kaj eterna, ke reciproka kompreniĝado inter kreitaĵoj de tiu sama speco estas ne ia fantazia revo, sed apero tute natura, kiu pro tre bedaŭrindaj kaj hontindaj cirkonstancoj estis nur tre longe prokrastita, sed kiu pli aŭ malpli frue nepre devis veni kaj kiu fine nun venis, kiu nun elpaŝas ankoraŭ tre malkuraĝe, sed, unu fojon ekirinte, jam ne haltos kaj baldaŭ tiel potencege ekregos en la mondo, ke niaj nepoj eĉ ne volos kredi, ke estis iam alie, ke la homoj, la reĝoj de la mondo, longan tempon ne komprenis unu la alian! Ĉiu, kiu diras, ke neŭtrala arta lingvo estas ne ebla, venu al ni, kaj li konvertiĝos. Ĉiu, kiu diras, ke la parolaj organoj de ĉiuj popoloj estas malsamaj, ke ĉiu elparolas artan lingvon alie kaj la uzantoj de tia lingvo ne povas kompreni unu la alian, venu al ni, kaj, se li estas homo honesta kaj ne volas konscie mensogi, li konfesos, ke li eraris. Li promenadu en la venontaj tagoj en la stratoj de Bulonjo-sur-Maro, li observadu, kiel bonege sin komprenas reciproke la reprezentantoj de la plej diversaj nacioj, li demandu la renkontatajn esperantistojn, kiom multe da tempo aŭ mono ĉiu el ili dediĉis por ellerni la artan lingvon, li komparu tion ĉi kun la grandegaj oferoj, kiujn postulas la lernado de ĉiu lingvo natura — kaj, se li estas homo honesta, li iru en la mondon kaj ripetatu laŭte: “Jes, lingvo arta estas tute ebla, kaj la reciproka kompreniĝado per neŭtrala arta lingvo estas ne sole tute ebla, sed eĉ tre kaj tre facila.” Estas vero, ke multaj el ni posedas nian lingvon ankoraŭ tre malbone kaj malfacile balbutas, anstataŭ paroli flue; sed komparante ilian balbutadon kun la perfekte flua parolado de aliaj personoj, ĉiu konscienca observanto rimarkos, ke la kaŭzo de la balbutado kuŝas ne en la lingvo, sed nur en la nesufiĉa ekzerciteco de la diritaj personoj.

Post multaj miljaroj da reciproka surda-muteco kaj batalado, nun en Bulonjo-sur-Maro fakte komenciĝas en pli granda mezuro la reciproka kompreniĝado kaj fratiĝado de la diverspopolaj membroj de la homaro; kaj unu fojon komenciĝinte, ĝi jam ne haltos, sed iradas antaŭen ĉiam pli kaj pli potence, ĝis la lastaj ombroj de la eterna mallumo malaperas por ĉiam. Gravegaj estas la nunaj tagoj en Bulonjo-sur-Maro, kaj ili estu benataj!

“Kiam mi rigardas la nunan brilantan staton de nia afero, mi rememoras kortuŝite pri la unuaj pioniroj”

En la unua kongreso de la esperantistoj estas necese diri kelkajn vortojn pri la ĝisnunaj batalantoj de nia afero. Sed antaŭ ol mi parolos pri la batalantoj speciale Esperantaj, mi sentas la devon diri ĉi tie kelkajn vortojn pri unu homo, kiu havas tre grandajn meritojn en nia afero kaj al kiu bedaŭrinde la esperantistoj ofte rilatas maljuste nur tial, ĉar li, multe farinte por la ideo de lingvo internacia ĝenerale, ne apartenas tamen al la amikoj de tiu speciala lingva formo, por kiu ni batalas. Mi parolas pri la tre estiminda sinjoro Johann Martin Schleyer, la aŭtoro de Volapük. La lingva formo, por kiu laboris tiu respektata maljunulo, montriĝis ne bona, kaj la afero, por kiu li batalis, baldaŭ falis, kaj per sia falo ĝi alportis grandan malutilon al nia ideo entute kaj precipe al tiu speciala formo de la ideo, por kiu ni batalas. Sed ni devas esti justaj, ni devas taksi ĉiun homon ne laŭ lia venko aŭ malvenko, sed laŭ liaj laboroj. Kaj la laboroj kaj meritoj de sinjoro Schleyer estis tre grandaj. Kun granda fervoro li laboris por la ideo de lingvo internacia en la daŭro de multaj jaroj; dum multaj personoj donadis nur nudajn projektojn, li estis unua, kiu havis sufiĉe da pacienco por ellabori plenan lingvon de la komenco ĝis la fino (kvankam Esperanto tiam estis jam preta, ĝi ne estis ankoraŭ publikigita), kaj ne estas lia kulpo, se la lingvo montriĝis ne praktika. Li estis la unua, kiu per senlaca laborado vekis la intereson de la mondo por la ideo de lingvo neŭtrala, kaj ne estas lia kulpo, se lia falinta afero por longa tempo malvarmigis la mondon por ĉia arta lingvo. Li volis fari grandan bonon, kaj por la atingo de tiu bono li laboris tre multe kaj fervore, kaj ni devas lin taksi ne laŭ lia sukceso, sed laŭ lia volo kaj laboro. Se la ideo de lingvo internacia iam venkos la mondon — tute egale, ĉu ĝi estos sub la formo de Esperanto aŭ de ia alia lingvo —, la nomo de Schleyer okupos ĉiam la plej honoran lokon en la historio de nia ideo, kaj tiun ĉi nomon la mondo neniam forgesos. Mi esperas, ke mi esprimos la opinion de ĉiuj partoprenantoj en nia kongreso, se mi diros: “Ni esprimas nian koran dankon al sinjoro Schleyer, la unua kaj plej energia pioniro de la ideo de neŭtrala lingvo internacia!”

Nun mi transiros al la laborantoj speciale esperantistaj. Ne venis ankoraŭ la tempo skribi oficialan historion de nia afero, kaj mi timas, ke mi povus fari ian publikan maljustaĵon al tiu aŭ alia persono ĉe la kompara taksado de la meritoj de la diversaj batalantoj. Tial mi ne nomos ĉiun el ili aparte, sed al ĉiuj kune mi esprimas koran dankon pri ilia laborado en la nomo de ĉiuj amikoj de Esperanto. Dek ok jaroj pasis de la tago, kiam Esperanto aperis en la mondo. Ne facilaj estis ĉi tiuj dek ok jaroj. Nun mi vidas antaŭ mi grandegan nombron da varmegaj amikoj de Esperanto, kiuj reprezentas per si preskaŭ ĉiujn landojn de la tera globo, preskaŭ ĉiujn naciojn de la mondo, ĉiujn rangojn, statojn kaj klasojn de la homoj. Tre granda kaj vasta estas jam nia literaturo, tre multaj estas niaj gazetoj, en la tuta mondo ni havas nun grupojn kaj klubojn esperantistajn, kaj al neniu klera homo en la mondo la nomo de nia afero nun estas jam nekonata. Kiam mi rigardas la nunan brilantan staton de nia afero, mi rememoras kortuŝite pri la unuaj pioniroj, kiuj laboris por nia afero en tiu malĝoja tempo, kiam ni ĉie renkontadis ankoraŭ nur mokon kaj persekuton. Multaj el ili vivas ankoraŭ kaj ili rigardas nun kun ĝojo la fruktojn de sia laborado. Sed ho ve, multaj el niaj pioniroj jam ne vivas. Dek ok jaroj estas granda peco da tempo. En tiu ĉi granda spaco da tempo la morto rabis al ni tre multe el niaj fervoraj kunbatalantoj. Citi ĉiujn nomojn estus nun afero ne ebla; mi nomos nur kelkajn el ili. La plej frue forlasis nin Leopoldo Einstein, la unua energia propagandisto de nia afero; lia morto estis granda bato por nia afero entute, kaj speciale por ĝia disvastiĝado en Germanujo. Poste la morto rabis al ni Jozefon Wasniewski, la simpatian kaj de ĉiuj amatan apostolon de nia afero en Polujo. Kaj antaŭ kelke da jaroj mortis tiu persono, al kiu Esperanto ŝuldas multe, tre multe kaj sen kiu nia afero nun eble tute ne ekzistus: mi parolas pri la neforgesebla W.H. Trompeter. Neniam parolante pri si, postulante por si nenian dankon, li prenis sur siajn ŝultrojn nian tutan aferon, kiam ĝi troviĝis en la plej malfacilaj cirkonstancoj; li sola subtenadis ĝin tiel longe, ĝis la nombro de la esperantistoj fariĝis sufiĉe granda por subtenadi la aferon per fortoj komunaj. Kiel li ĝojus nun, se li vidus la nunan staton de nia afero!

Krom la nomitaj tri personoj estas ankoraŭ granda, ho ve, tre granda nombro da personoj, kiuj multe laboris por nia afero kaj ne povas vidi la fruktojn de siaj laboroj. Ili mortis korpe, sed ili ne mortis en nia memoro. Mi proponas, estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj, ke ni honoru ilian memoron per leviĝo de niaj seĝoj. Al la ombroj de ĉiuj mortintaj batalantoj esperantistaj la unua kongreso esperantista esprimas sian respekton kaj pian saluton.

Baldaŭ komenciĝos la laboroj de nia kongreso, dediĉita al vera fratiĝo de la homaro. En tiu ĉi solena momento mia koro estas plena de io nedifinebla kaj mistera, kaj mi sentas la deziron faciligi la koron per ia preĝo, turni min al iu plej alta forto kaj alvoki ĝian helpon kaj benon. Sed tiel same kiel mi en la nuna momento ne estas ia naciano, sed simpla homo, tiel same mi ankaŭ sentas, ke en tiu ĉi momento mi ne apartenas al ia nacia aŭ partia religio, sed mi estas nur homo. Kaj en la nuna momento staras inter miaj animaj okuloj nur tiu alta morala Forto, kiun sentas en sia koro ĉiu homo, kaj al tiu ĉi nekonata Forto mi turnas min kun mia preĝo:

Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
Fortego, la mondon reganta,
Al Vi, granda fonto de l’ amo kaj vero
Kaj fonto de vivo konstanta,
Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas,
Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas,
Hodiaŭ ni preĝas.

Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
Kun dogmoj de blinda fervoro;
Silentas nun ĉiu disput’ religia
Kaj regas nur kredo de koro.
Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala,
Kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,
Ni staras nun, filoj de l’ tuta homaro
Ĉe via altaro.

Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
Sed ĝi sin dividis batale;
Popolo popolon atakas kruele,
Frat’ fraton atakas ŝakale.
Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,
Aŭskultu la voĉon de l’ preĝo sincera,
Redonu la pacon al la infanaro
De l’ granda homaro!

Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
Por reunuigi l’ homaron.
Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
Sed lasu nin venki la baron;
Donacu Vi benon al nia laboro,
Donacu Vi forton al nia fervoro,
Ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj
Nin tenu kuraĝaj.

La verdan standardon tre alte ni tenos:
Ĝi signas la bonon kaj belon.
La Forto mistera de l’ mondo nin benos,
Kaj nian atingos ni celon.
Ni inter popoloj la murojn detruos,
Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos
Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero
Ekregos sur tero.

(Longa aplaŭdegado, krioj: Vivu Zamenhof, vivu Esperanto!)

Lejzer Ludwik Zamenhof,
Bulonjo-ĉe-Maro, 5 aŭg. 1905.

Deklaracio pri la esenco de la esperantismo

unua kongreso 1

1905 – Bulonja Deklaracio

Deklaracio pri la esenco de la esperantismo

La ĉi-suba tektsto estas la deklaracio adoptita en la lasta laborkunveno la 9an de aŭgusto 1905 okaze de la unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro.

Ĝi entenas 5 paragrafojn. Ĝi memorigas, ke la Lingvo Internacia estas nenies propraĵo inkluzive de ties iniciatinto Zamenhof, sed ke ĝi estas ĉies propraĵo inkluzive de la homaro. La deklaracio fine apartigas esperantismon de ĉia ideologio kaj ĉia religio.

Tiu deklaracio restas unu el la plej gravaj konkludoj de la Kongreso de Bulonjo.
DEKLARACIO PRI LA ESENCO DE LA ESPERANTISMO

1 // La esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn, donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia esperantisto ligas kun la esperantismo, estas lia afero pure privata, por kiu la esperantismo ne respondas.

2 // Ĉar en la nuna tempo neniu esploranto en la tuta mondo jam dubas pri tio, ke lingvo internacia povas esti nur lingvo arta, kaj ĉar el ĉiuj multegaj provoj, faritaj en la daŭro de la lastaj du centjaroj, ĉiuj prezentas nur teoriajn projektojn, kaj lingvo efektive finita, ĉiuflanke elprovita, perfekte vivipova kaj en ĉiuj rilatoj pleje taŭga montriĝis nur unu sola lingvo, Esperanto, tial la amikoj de la ideo de lingvo internacia, konsciante, ke teoria disputado kondukos al nenio kaj ke la celo povas esti atingita nur per laborado praktika, jam de longe ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ la sola lingvo Esperanto kaj laboras por ĝia disvastigado kaj riĉigado de ĝia literaturo.

3 // Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas nenies propraĵo, nek en rilato materiala, nek en rilato morala. Materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo kaj ĉiu deziranto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn, kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj.

4 // Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta homo. Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia esperantisto, karakteron absolute privatan. La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo Fundamento de Esperanto, en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon. Se iu dekliniĝas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj “tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de Esperanto”. Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimata per tiu materialo, kiu troviĝas en la Fundamento de Esperanto, ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo. Sed pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verkoj de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton.

5 // Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga.

LA LASTA SAVILO


Foje estis vilaĝo, kiun minacis inundo pro subite rompita hidroelektrejo.
Oni avertis la loĝantojn, ke ili devus tuj forlasi la vilaĝon, sed la pastro, kiu havis grandan influon super la tieaj homoj, montris sin kontraŭa kaj konsilis al la popolo: “Dio savos nin el la inundo. Ni restu kaj fidu la Kreinton!”.

La inundo estis jam alvenanta al la vilaĝo, kaj ĉiuj homoj restis en la preĝejo, kiam aperis aŭtobuso por transporti ilin. Sed la pastro insistis: “Ni restu ĉi tie! Dio savos nin!” Kelkaj homoj iris en la aŭtobuso, aliaj restis fidele ĉe la religiulo.

Kiam la inundo estis jam invadinta la preĝejon, kaj ĉiuj restis ĉe la altaro, jen aperis boato por savi ilin, sed la pastro daŭre insistis: “Ni restu! La Potenculo nin savos! Ni fidu je Li!” Kelkaj vilaĝanoj iris en la boato, aliaj restis kun la predikisto.

Kiam la inundo estis jam kovrinta preskaŭ la tutan preĝejon, kaj la pastro kaj liaj fideluloj sin gardis en la preĝeja turo, jen aperis helikoptero por savi ilin. Sed la pastro ne cedis: “Ni restu! Ni fidu la Ĉiopovan Patron! Li savos nin!” La ceteraj homoj iris en la helikoptero, kaj sole la patro restis, kaj li mortis en la inundo.

Alveninte la Ĉielon, la Dia servisto tuj iris plendi al sia mastro: “Sinjoro, mi dum la tuta vivo estis Via fidela servanto, mi ja kredis, ke Vi min savus, sed ĝuste kiam mi plej bezonis, Vi forgesis min!”

Kaj Dio respondis: “Tute ne! Mi sendis aŭtobuson, boaton kaj helikopteron…. vi ne saviĝis ĉar vi ne volis!”

Esperanto estas kreita por helpi la komunikadon inter malsamlingvaj homoj. En la tempo de Zamenhof, tiu komunikado okazis ĉefe per letero. Personaj kontaktoj okazis ankaŭ, sed tia kontakto estis ju pli malfacila, des pli for oni estis de Eŭropo. Ankaŭ gazetoj kaj ĵurnaloj havis gravan rolon en la tiutempa internacia komunikado, malgraŭ ilia eldonkosto.

De tiu tempo multo ŝanĝiĝis en la mondo: por komunikado aperis radio, kino populariĝis, telefono fariĝis vaste uzata, televido dissendis bildojn tra la tuta mondo, kaj pli ĵuse aperis Interreto, kiu povas kunhavi ĉiujn jam aperintajn komunikrimedojn.

Leteron oni sendas nun per elektronika poŝto, kaj post kelkaj sekundoj ĝi atingas la adresiton. Internaciaj radistacioj jam migras al Interreto, pro ties ĉi pli favoraj kondiĉoj por dissendado: alta kvalito, tuttempa aŭskultebleco kaj malalta produktokosto.

Ankaŭ ĵurnalojn kaj gazetojn eblas legi en Interreto, ĝenerale kun pli freŝaj novaĵoj ol iliaj paperaj similuloj. Homoj kunvenas por voĉa babilado antaŭ komputilo, tiel plilarĝigante la komunikeblecon rilate al la tradicia telefono. Modernaj kaj potencaj komunikkanaloj ebligas transsendon de filmoj, kaj videokonferenco estas jam realaĵo.

Antaŭ tiu ĉi scenejo de facila kaj rapida komunikado, kiun ebligis la teknologio de Interreto, ankoraŭ restas la lingva problemo.

Malgraŭ la alirebleco al aliaj kulturoj, la homoj ankoraŭ estas katenitaj al sia nacilingva kultura medio.

Ĉu ne tie rolu Esperanto, por helpi la komunikadon inter homoj malsamlingvaj? Ĉu ne tie, en Interreto, estas fekunda grundo por konstanta semado? Ĉu ne tie estas la homoj, kiuj plej bezonas internacian lingvon?

Ne estas malfacile listigi avantaĝojn de Interreto por Esperanto (ĉi ties avantaĝoj por Interreto estas memkompreneblaj!):

Dum longa tempo la ĉefa problemo por disvastiĝo de Esperanto estis la diasporeco de la esperantistoj mem: ekzemple, oni lernis Esperanton en iu brazila urbo kaj tre malofte havis la okazon praktike utiligi la lingvon. Nun per Interreto oni povas alparoli esperantistojn en iu ajn angulo de la mondo;
La disponebleco de teknikaj konoj per Esperanto trovis baron en la multekosteco de eldonado kaj abonado.

Nun iu ajn esperantista teknikisto aŭ sciencisto povas publikigi siajn verkojn en Interreto, disponigante ilin al la tuta mondo, je tre malalta kosto. Tiujn verkojn aliaj esperantistoj povas konsulti simple tajpante la temon en retserĉaj paĝoj;

Pro la diasporeco de la esperantistoj estis malfacile kunordigi projektojn kaj kampanjojn por la diskonigo de la Esperanta propono. Nun estraranoj disponas je dissendolistoj kun centoj kaj eĉ miloj da esperantistoj. Se oni bezonas samtempan konferencon oni povas utiligi programojn por skriba aŭ voĉa babilado (MSN, Skajpon, ICQ kaj aliajn);

Eĉ lingve Esperanto profitas el Interreto: diskutlistoj kiaj SCE kaj Veki iamaniere helpas en la gramatika uniformigo de la lingvo. Tie partoprenas eĉ akademianoj, ĉiam pretaj helpi kaj konsili.

La perreta voĉa babilado helpas en uniformigo de la esperanta prononco, tion oni jam povas rimarki en la nova kaj furoranta voĉa babilĉambro Esperanto Internacia en Paltalk ;

Komencantoj kaj ordinaraj esperantistoj multe lernas el naciaj priesperantaj dissendolistoj, kie multaj valoraj informoj cirkulas. Unu el tiaj listoj, Esperanto-BR, kun pli ol 1500 membroj (feb/2007), jam fariĝis influa primovada forumo en Brazilo kaj multaj kampanjoj por sukcesigi Esperanton komenciĝis tie;

Personaj kontaktoj per Interreto ebligas amikecon inter homoj el malsamaj mondpartoj. Okaze de internaciaj kongresoj (UK, IJK kaj aliaj), interretanoj kunvenas kaj persone interkonatiĝas, en amikeca etoso;

La nombro de interretanoj oble kreskas: nur en Brazilo estas jam 26 milionoj (en 2001 estis 8 milionoj), kaj tiu nombro emas multe kreski, interalie pro la registara investo tiukampe: en multaj lernejoj estas jam kreitaj interretaj laboratorioj por uzado fare de la lernantoj, tiel plivastigante kaj plidemokratiigante aliron al la interreta mondo.

Malgraŭ tiuj ĉi avantaĝoj, Interreto ankoraŭ trovas reziston ĉe kelkaj samideanoj. Iuj timas la tro liberan teritorion de Interreto, kie la homoj laŭŝajne estas same povaj, kie aŭtoritato troviĝas ne en la titolo, posteno aŭ aĝo de esperantisteco, sed en la ideoj.

Aliaj provas mildigi la gravecon de Interreto nomante ĝin virtuala mondo. Fakte Interreto neniel estas virtuala. Ĝi estas same reala kiel tiu ĉi revuo en viaj manoj. La diskutado en dissendolistoj estas eĉ pli reala ol parola diskutado dum niaj kongresoj. En Interreto la mesaĝoj povas esti registritaj kaj konsultitaj kiam ajn oni volas. Ilin legas miloj da homoj, reagojn al ili oni povas tre facile sekvi ktp.

Dum sia historio Esperanto provis esti adoptita kiel internacia lingvo fare de la mondo. Ĝi ankoraŭ ne sukcesis tion, tamen ĝia movado daŭre strebas tiudirekten, per malfacilaj paŝoj. Kelkaj samideanoj estas ankoraŭ alkroĉitaj al la ideo, ke iu miraklo okazos, ke iu rezolucio de superŝtata organizo savos nian movadon.

Dume, la rimedoj por tiu saviĝo venas kaj estas neglektataj: Esperanto jam malprofitis la eblecojn de radio kaj televido; analoge al la rakonteto, nun Esperanto ne povas preteratenti la helikopteron, kiu estas Interreto.

Carlos Alberto Alves Pereira – aŭtoro de Kurso de Esperanto (Artikolo publikigita en la revuo Brazila Esperantisto de novembro/2001, reviziita en februaro/2007)

Vi povas legi la artikolon en: KURSO DE ESPERANTO – ARTIKOLOJ

KURU

Originala filmo de TopherTalks