ESPERANTO KAJ MONDCIVITANECO
Ronald J. Glossop por la 39-a ILEI-konferenco, Parma, Italio, 28 Jul 2006
(Ĉi tiu teksto ankaŭ aperis en INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO, 06/4, pp. 7-10.)
Homoj en Usono ofte demandas al mi, “Kial vi estas Esperantisto? Vi jam scipovas la anglan, la veran internacian lingvon. Vi povas vojaĝi preskaŭ ien ajn en la tuta mondo kaj ne bezonos alian lingvon.” Eĉ homoj el aliaj landoj diras al mi la saman: “Kial denaska parolanto de la angla lingvo volus lerni Esperanton?”
Efektive, estas du respondoj. La unua estas la morala kialo. Jes, sendube mi estas tre bonŝanca ke mia denaska lingvo estas lingvo, kiun mi povas uzi en multaj diversaj landoj kaj en multaj partoj de la mondo. Sed tio estas nur hazarda afero. Mi ne elektis tiun situacion, kaj aliuloj ne elektis esti en malsama situacio. Mi ne rajtas postuli, ke aliuloj devas uzi mian nacian lingvon dum mi ne devas uzi iliajn naciajn lingvojn. Tio ne estus justa. Samtempe mi ne povas lerni eĉ malmultaj aliajn lingvojn el la granda kvanto de naciaj kaj etnaj lingvoj kiuj estas uzataj en la mondo. La racia solvo de tia lingva problemo estas, ke ĉiuj en la mondo devus lerni la saman naci-neŭtralan duan lingvon. Kiam mi unue pensis pri tiu ebleco, mi estis Usonano kiu neniam aŭdis pri la lingvo Esperanto.
Sed feliĉe en la jaro 1978 viro nomita John Sabin informis min, ke ekzistas en la mondo logika, planita lingvo, kiun multaj homoj jam uzas kaj kiun oni povas lerni multe pli rapide ol aliajn lingvojn. Krome tre grava afero estas la spirito kaj celoj de tiuj, kiuj uzas tiun lingvon. Ĝiaj uzantoj deziras aboli militojn, elimini maljustecon, protekti homajn rajtojn, kaj redukti la kvanton da mizero en la mondo. Tial Esperanto provizis bonan solvon al mia morala problemo rilate al la uzo de lingvoj en mondo kie ne ĉiuj uzis mian nacian lingvon. Mi nur bezonis lerni Esperanton kaj uzi ĝin kiam mi volas komuniki kun aliuloj kiuj uzis malsamajn naciajn lingvojn. Do mi Esperantiĝis.
La dua kialo ke mi estas Esperantisto kaj la ĉefa temo de ĉi tiu parolado estas ke mi volas esti vera mondcivitano. Mi nun opinias ke vera mondcivitano devas esti Esperantisto. Sed mi devas klarigi tiun deklaron. La afero ne estas simpla.
Ĉu persono kiu volas esti mondcivitano ne povas fari tion per la uzo de la angla lingvo? Mi devas konfesi ke por la 94 elcentoj de la homoj en la mondo kies denaska lingvo ne estas la angla, lerni la anglan sendube estas bona maniero por iĝi konektitaj kun la granda parto de la mondo kiu uzas la anglan lingvon. Sed rimarku, mi ne diris ke la lernado de la angla provizas paŝon al mondcivitaneco. Tiuj kiuj lernas la anglan lingvon povas partopreni en la granda parto de la mondo kiu uzas la anglan, sed la situacio ne estas la sama kiel esti civitano en komunumo. Kelkfoje oni malzorge parolas pri “la angla-lingva komunumo,” sed tiu esprimo ne aludas al vera komunumo. Tiukaze ne ekzistas sento de komunumo; ne ekzistas komuna celo aŭ sento de solidareco. Ekzistas homoj kiuj uzas la saman lingvon, sed tio estas nur praktika afero. Tia grupo de homoj ne formas mondan komunumon.
Ekzistas ankaŭ alia kialo ke la uzantoj de la angla lingvo ne povas formi mondan komunumon. La fakto estas ke la angla lingvo estas nacia lingvo, kiun oni tamen nun povas uzi en multaj landoj de la mondo. Pro tio ĝi iĝis inter-nacian aŭ inter-landan lingvon. Por mi tio estas tre malsama afero ol esti tuttera aŭ tergloba lingvo. Kiam mi uzas la anglan lingvon, mi uzas mian nacian lingvon kaj ne povas senti ke per ĝi mi partoprenas en pli vastan efektivan tutteran komunumon.
Mi klarigu tion pli detale, ĉar ĉi tio estas grava sed malsimpla punkto. Oni devas konstati ke la situacio en nia nuntempa mondo ne plu estas la sama kiel la inter-nacia mondo kiu ekzistas en la 18-a, 19-a, kaj 20-a jarcentoj. Nun, en la 21-a jarcento, ni havas tergloban mondon. En tiu antaŭa inter-nacia mondo ekzistis multaj landoj ĉiu el kiuj havas siajn propran landan registaron, flagon, armeon, policon, lingvon, monon, himnon, kaj tiel plu. Se oni havus mapon aŭ globon kiu reprezentas tian mondon, la diversaj landoj estus en diversaj koloroj kun nigraj linioj laŭ la landlimoj. En tia mondo, iu ajn kunlaboro en la mondo ĉiam okazis inter reprezentantoj de la landaj registaroj en inter-naciaj organizaĵoj kiel al Ligo de Nacioj aŭ Unuiĝintaj Nacioj. Tiuj kiuj uzas malsamajn naciajn lingvojn devis dungi interpretistojn kaj tradukistojn por komunuki unu kun la alia en internaciaj organizaĵoj. La mondo estis vidata kiel kolekto de relative sendependencaj landoj, kaj ĉiu homo devis esti civitano de iu lando. La individuoj mem kiel individuoj ne rajtis partopreni en tiaj inter-naciaj aferoj.
Kiam nia kara D-ro Zamenhof evoluigis novan lingvon por tia mondo, li ĝuste nomis ĝin “la Internacia Lingvo.” Tiam la mondo ja estis inter-nacia mondo, do oni kompreneble parolis pri inter-nacia lingvo. Sed efektive, tiun novan lingvon aliuloj nomis per la nomo “Esperanto,” kaj ĉiuj, eĉ Zamenhof mem en liaj paroladoj, konstatis ke ĝi estas lingvo per kiu ordinaraj individuoj povus komuniki rekte kun aliaj individuoj en la resto de la mondo. La nigraj landlimoj kaj apartaj landaj registaroj ne plu estis tiel gravaj. Por Esperantistoj, pro la komuna lingvo, la landlimoj disfalis. Ili ne plu estas civitanoj ĉefe de nur unu lando sed ili iĝas civitanoj de la planedo. Nova sento de solidareco kun ĉiuj homoj evoluis. La homaro ne plu havis nur “inter-nacian” aŭ “inter-landan” lingvon sed tute novan specon de lingvo, “tutteran lingvon” bazita de tuthomara spirito. Sekve tiu lingvo kaj tiu spirito iĝis bazo de tute nova speco de komunumo, tuttera komunumo. Tiuj kiuj apartenis al tiu komunumo kaj sentis lojalecon al ĝi povas esti mondcivitanoj malgraŭ ke tutmonda registaro ĝis nun ne ekzistas.
Plue en la sesdekaj jaroj de la dudeka jarcento ni ekvidis fotojn de la Tero el spaco. Ĉiuj povas vidi ke la landlimoj estas artefaritaj kaj ke ni ĉiuj estas Teranoj, ne nur loĝantoj en diversaj apartaj landoj. Ni povas scii kaj senti ke ni vere estas mondcivitanoj.
Mi volis iĝi parto de tiu nova tuttera komunumo, kaj mi vidis ke Esperanto estas la plej bona ilo por efektivigi tion. Mi vere konstatis ke “Esperanto ne estas nur lingvo.” Iĝi Esperantisto estas la maniero en kiu oni povas iĝi parto de tuta nova speco de monda komunumo. Komence mi ne konstatis tion. Mi konstatis tion nur post kiam mi partoprenis en la Esperanto-movado kaj ekkonis individuajn Esperantistojn el multaj aliaj landoj. Mi sentas ke mi estas parto de vera tuttera komunumo bazita ne nur sur komuna lingvo sed ankaŭ sur komunaj celoj kaj sento de solidareco. Oni povas diri ke mi eklernis Esperanton ĉar mi volis juste komuniki kun aliuloj kiuj ne uzis la saman nacian lingvon, sed poste mi restis Esperantisto ĉar mi volas daŭre loĝi en la tertera Esperanto-komunumo. Pro Esperanto kaj per Esperanto mi povas esti kaj resti vera mondcivitano.
Legu supran artikolon en: Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo (IĈLM)