Archive for Majo, 2013

La alkemia poeto (dua kaj fina parto)

Dua kaj fina (7:20-minuta) parto * Mikaelo Giŝpling estas elstara rusa poeto el la moskva skolo de originala Esperanto-poezio.

LA ALKEMIA POETO (UNUA PARTO)

Unua (7-minuta) parto el du partoj * Mikaelo Giŝpling estas elstara rusa poeto el la moskva skolo de originala Esperanto-poezio, kiu ekde 1998 fariĝis israelano kaj vivas en Jerusalemo. Mallonge, tiu ĉi filmo celas doni imagon pri la vivo kaj poezia etoso de nia poeto.

Bela omaĝo al Zamenhof en esperanto

PEDAGOGIAJ MODELOJ POR DISTANCA LINGVOLERNADO

MALLONGA PREZENTADO DE ESPERANTO

BONVENU PACO SUR VIN

Israela folklora kanto.

KVINOO – INTERNACIA JARO 2013

La Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj decidis en 2011 laŭ propono de Bolivio, ke la jaro 2013 estu la “Internacia Jaro de Kvinoo”.

Estas la celo direkti la atenton de la mondo al la nutraj, ekonomiaj, ekologiaj kaj kulturaj valoroj de kvinoo, semo kiu unue estas kultivita kiel nutraĵo en la sudamerika montaro Andoj, precipe en Peruo, Bolivio kaj Ekvadoro. La ĉefa kialo por elekti la jaron 2013, kiel jaro de kvinoo estas pligrandigi la tutmondan konscion, kiamaniere kvinoo povas kontribui al nutrado, plibonigi nutraĵan sekurecon kaj helpi al la elimino de malriĉeco en la tuta mondo.

La slogano por la jaro estas “estonteco plantita antaŭ miloj da jaroj” agnoskas la kontribuon de la indiĝenaj popoloj de la Andoj kiel gardistoj de la nutraj kaj biologie diversaj semoj.