Archive for Julio, 2013

Lernu.net: tie la tuta mondo lernas Esperanton!

Reklam-video pri Lernu.net. Diskonigu inter viaj amikoj!

Advertisements

LA SKALO DE LA UNIVERSO

Ĉi tie nun vi havas interesan ilon por skale koni malgrandecon de Kvantuma Saumo ĝis grandegecon de la observebla universo.
universa skalo

Bonvolu, premu la bildojn aŭ la plej suban retligilon por ekkomenci vian vojaĝadon. Antaŭ vi malfermiĝos fenestro por ke vi elektu lingvon, inter ili kompreneble troviĝas Esperanto.
Sekve oni vidas  gvidfenestron kie  legeblas pri la facila uzado de la skalmontrilo:
1.Sufiĉas ke vi uzu la rulumskalon por zomado kaj malzomado.
2.Ankaŭ vi povas klaki sur la bildojn kaj legi klarigon pri ili.

skalo de la universo komenci

LA SKALO DE LA UNIVERSO

AMUZA DEMANDOLUDO

Respondu la demandojn pri la bildo.

Vi havas po unu minuton por respondi kiel eble plej multajn demandojn. La ludo ekkomencas se vi premas la verdan flageton.

Por respondi klaku sur la ruĝajn sagojn maldekstre de la respondoj.

En ĉi tiu versio estas kvar bildoj kaj demandoj pri la bildoj.
AMUZIĜU!

Por ludi, bonvolu alklaku ligilon sub la bildo:

demandoludo

DEMANDOLUDO

http://scratch.mit.edu/projects/885198/

 

LERNU NUMEROJN PER LUDO

Ĉi tiu ludeto donas al vi eblecon lerni kaj ekzerci numerojn en esperanto.

Por ekludi premu la verdan flageton.

Se vi premas iun numeron vi aŭdas prononcadon.
Ankaŭ vi povas testi vian lernadon.

Por ludi, bonvolu alklaku la ligilon sub la bildo:

nombroj

 

LERNU NUMEROJN

http://scratch.mit.edu/projects/1372410/

 

Ludu la TRAFAN LITERON

Provu diveni la tri vortojn, kiujn rilatas al la temo. Ne uzu la klavaron, sed klaku sur la flavaj literoj.

Por ludi, bonvolu alklaku la ligilon sub la bildo:
trafa litero

Originala retejo:

TRAFA LITERO

http://scratch.mit.edu/projects/865740/

STUDIO donas ĉiutagajn novaĵojn kaj aktualaĵojn por vi

STUDIO
STUDIO estas grandskala kunlaborado inter multaj esperantistoj tra la mondo, kiuj prezentas al vi radio- kaj televido-elsendojn kaj ĉiutagajn novaĵojn en la Internacia Lingvo Esperanto.

La ĉiutagajn novaĵojn kaj aktualaĵojn prizorgas la kunlaborantoj de novaĵ-agentejoj en Esperantio, kiel Ĉina Radio Internacia – Neniam Milito Inter Ni – Eŭropa Civitano – El Popola Ĉinio – Le Monde diplomatique en Esperanto – kaj tiel plu.

STUDIO ĉiutage prezentas la plej aktualajn radio-elsendojn en Esperanto, kaj subtenas kaj reklamas la gravan laboron de niaj radiostacioj en Esperantio.

Respondecas pri la STUDIO-retejo: redaktanto Robert Poort el Las Vegaso, Nevado, Usono.

Vi povas kontakti STUDIO ĉi tie aŭ skribu retmesaĝe al: poortfinau@aol.com

TERANOJ

EARTHLINGS (2005) estas premiata dokumentfilmo de Shaun Monson pri la ekspluatado de nehomaj bestoj por nutraĵo, vestaĵo, kompanio, amuzaĵo kaj scienca esploro. La filmo estas rakontita de la usona aktoro nomumita por la Oskar-Premio Joaquin Phoenix, kaj prezentas muzikon de la fama muzikisto Moby.

Oficiala retpaĝo: http://www.earthlings.com