Archive for Majo, 2014

MALNOVA DOKUMENTFILMO PRI ESPERANTO

Post iome longa feriado mi revenas kun jena dokumentfilmo:


Sinjoro Erick Ungarellli skribis tiel pri la historian dokumentfilmon:
La filmo estis filmita en 14 landoj okaze de la centjara jubileo de la lingvo internacia. Ĝi estis prezentita dum la UK en Varsovio, 1987.

La filmo montras esperantistojn de diversaj landoj kaj rakontas pri la sukcesoj de E-movado. Ni povas sekvi la kreantojn de la filmo tra la tuta mondo kaj viziti Kuban E-kurson, Roterdaman Centran Oficejon kaj aŭskulti la parolon de la tiama Direktoro de CO Simo Milojeviĉ , senti la etoson de Universala Kongreso en Ĉinio en la jaro 1986, viziti Bjelostokon kaj Varsovion, ekvidi la laboron de Pola Radio en Esperanto, viziti Organizon de Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko, Parizon kaj Universitaton de Budapeŝto, internacian konferencon pri Turismo en Bulgario, “Bonan Esperon” en Brazilo kaj Oomotan aranĝon kaj sidejon en Japanio.