Posts Tagged ‘lingvo’

MALNOVA DOKUMENTFILMO PRI ESPERANTO

Post iome longa feriado mi revenas kun jena dokumentfilmo:


Sinjoro Erick Ungarellli skribis tiel pri la historian dokumentfilmon:
La filmo estis filmita en 14 landoj okaze de la centjara jubileo de la lingvo internacia. Ĝi estis prezentita dum la UK en Varsovio, 1987.

La filmo montras esperantistojn de diversaj landoj kaj rakontas pri la sukcesoj de E-movado. Ni povas sekvi la kreantojn de la filmo tra la tuta mondo kaj viziti Kuban E-kurson, Roterdaman Centran Oficejon kaj aŭskulti la parolon de la tiama Direktoro de CO Simo Milojeviĉ , senti la etoson de Universala Kongreso en Ĉinio en la jaro 1986, viziti Bjelostokon kaj Varsovion, ekvidi la laboron de Pola Radio en Esperanto, viziti Organizon de Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko, Parizon kaj Universitaton de Budapeŝto, internacian konferencon pri Turismo en Bulgario, “Bonan Esperon” en Brazilo kaj Oomotan aranĝon kaj sidejon en Japanio.

Bela omaĝo al Zamenhof en esperanto

PEDAGOGIAJ MODELOJ POR DISTANCA LINGVOLERNADO

MALLONGA PREZENTADO DE ESPERANTO

BREVE ENTREVISTA SOBRE EL ESPERANTO EN TV MEXICANA

El 21 de diciembre un canal de televisión de México (Proyecto 40) entrevistó a Mallely Martínez Mateos, presidenta de Federación Mexicana de Esperanto, Luis Córdova (maestro de Esperanto, UNAM) y Martin Schäffer (miembro de MEF). Más información sobre el trabajo de MEF y el Esperanto se puede encontrar en la página http://www.esperanto-mexico.org.

La 21-an de decembro la meksika televidkanalo Proyecto 40 intervjuis al Mallely Martínez Mateos, prezidantino de Meksika Esperanto-Federacio, Luis Córdova (Esperanto-instruisto, UNAM) kaj Martin Schäffer (membro de MEF). Pliajn informojn pri la laboro de MEF kaj Esperanto oni trovas ĉe http://www.esperanto-mexico.org

ESPERANTISTOJ GENERAS GENIULOJN

¿ĈU ESPERANTISTOJ GENERAS GENIULOJN…TIEL KIEL GENIULO (ZAMENHOF) GENERIS ESPERANTISTOJN?

Antonio del Barrio peĉakuĉe prezentas sian teorion ke esperantistoj generas geniulojn. La titolo de lia prezento estis fakte “Pri la Dirakoj”. Vi vidos kial. Ĉio ĉi okazis kadre de la 71a Hispana Esperanto-Kongreso en Almagro.

DAVID UGARTE PRIPAROLAS

Vidu moderna parolado pri kaj en esperanto de David de Ugarte:

TED X MADRIDO-2012

 

 

Fakte, la interesega priparolado ekkomencas  je la  01: 09: 40 tempo.

CURSO DE ESPERANTO PARA HISPANOHABLANTES

Curso del Idioma Internacional Esperanto preparado por Iván MÄttig, de la Asociacion Chilena de Esperanto

Bonvolu premu la titolon aŭ la bildon por legi la libron:

CURSO DE ESPERANTO

ESPERANTO-KURSO

CURSO DE ESPERANTO

EDUKO DE PLURLINGVA INFANO

 

ESPERANTO KAJ MONDCIVITANECO

MONDCIVITANOJ
ESPERANTO KAJ MONDCIVITANECO
Ronald J. Glossop por la 39-a ILEI-konferenco, Parma, Italio, 28 Jul 2006

(Ĉi tiu teksto ankaŭ aperis en INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO, 06/4, pp. 7-10.)

Homoj en Usono ofte demandas al mi, “Kial vi estas Esperantisto? Vi jam scipovas la anglan, la veran internacian lingvon. Vi povas vojaĝi preskaŭ ien ajn en la tuta mondo kaj ne bezonos alian lingvon.” Eĉ homoj el aliaj landoj diras al mi la saman: “Kial denaska parolanto de la angla lingvo volus lerni Esperanton?”

Efektive, estas du respondoj. La unua estas la morala kialo. Jes, sendube mi estas tre bonŝanca ke mia denaska lingvo estas lingvo, kiun mi povas uzi en multaj diversaj landoj kaj en multaj partoj de la mondo. Sed tio estas nur hazarda afero. Mi ne elektis tiun situacion, kaj aliuloj ne elektis esti en malsama situacio. Mi ne rajtas postuli, ke aliuloj devas uzi mian nacian lingvon dum mi ne devas uzi iliajn naciajn lingvojn. Tio ne estus justa. Samtempe mi ne povas lerni eĉ malmultaj aliajn lingvojn el la granda kvanto de naciaj kaj etnaj lingvoj kiuj estas uzataj en la mondo. La racia solvo de tia lingva problemo estas, ke ĉiuj en la mondo devus lerni la saman naci-neŭtralan duan lingvon. Kiam mi unue pensis pri tiu ebleco, mi estis Usonano kiu neniam aŭdis pri la lingvo Esperanto.

Sed feliĉe en la jaro 1978 viro nomita John Sabin informis min, ke ekzistas en la mondo logika, planita lingvo, kiun multaj homoj jam uzas kaj kiun oni povas lerni multe pli rapide ol aliajn lingvojn. Krome tre grava afero estas la spirito kaj celoj de tiuj, kiuj uzas tiun lingvon. Ĝiaj uzantoj deziras aboli militojn, elimini maljustecon, protekti homajn rajtojn, kaj redukti la kvanton da mizero en la mondo. Tial Esperanto provizis bonan solvon al mia morala problemo rilate al la uzo de lingvoj en mondo kie ne ĉiuj uzis mian nacian lingvon. Mi nur bezonis lerni Esperanton kaj uzi ĝin kiam mi volas komuniki kun aliuloj kiuj uzis malsamajn naciajn lingvojn. Do mi Esperantiĝis.

La dua kialo ke mi estas Esperantisto kaj la ĉefa temo de ĉi tiu parolado estas ke mi volas esti vera mondcivitano. Mi nun opinias ke vera mondcivitano devas esti Esperantisto. Sed mi devas klarigi tiun deklaron. La afero ne estas simpla.

Ĉu persono kiu volas esti mondcivitano ne povas fari tion per la uzo de la angla lingvo? Mi devas konfesi ke por la 94 elcentoj de la homoj en la mondo kies denaska lingvo ne estas la angla, lerni la anglan sendube estas bona maniero por iĝi konektitaj kun la granda parto de la mondo kiu uzas la anglan lingvon. Sed rimarku, mi ne diris ke la lernado de la angla provizas paŝon al mondcivitaneco. Tiuj kiuj lernas la anglan lingvon povas partopreni en la granda parto de la mondo kiu uzas la anglan, sed la situacio ne estas la sama kiel esti civitano en komunumo. Kelkfoje oni malzorge parolas pri “la angla-lingva komunumo,” sed tiu esprimo ne aludas al vera komunumo. Tiukaze ne ekzistas sento de komunumo; ne ekzistas komuna celo aŭ sento de solidareco. Ekzistas homoj kiuj uzas la saman lingvon, sed tio estas nur praktika afero. Tia grupo de homoj ne formas mondan komunumon.

Ekzistas ankaŭ alia kialo ke la uzantoj de la angla lingvo ne povas formi mondan komunumon. La fakto estas ke la angla lingvo estas nacia lingvo, kiun oni tamen nun povas uzi en multaj landoj de la mondo. Pro tio ĝi iĝis inter-nacian aŭ inter-landan lingvon. Por mi tio estas tre malsama afero ol esti tuttera aŭ tergloba lingvo. Kiam mi uzas la anglan lingvon, mi uzas mian nacian lingvon kaj ne povas senti ke per ĝi mi partoprenas en pli vastan efektivan tutteran komunumon.

Mi klarigu tion pli detale, ĉar ĉi tio estas grava sed malsimpla punkto. Oni devas konstati ke la situacio en nia nuntempa mondo ne plu estas la sama kiel la inter-nacia mondo kiu ekzistas en la 18-a, 19-a, kaj 20-a jarcentoj. Nun, en la 21-a jarcento, ni havas tergloban mondon. En tiu antaŭa inter-nacia mondo ekzistis multaj landoj ĉiu el kiuj havas siajn propran landan registaron, flagon, armeon, policon, lingvon, monon, himnon, kaj tiel plu. Se oni havus mapon aŭ globon kiu reprezentas tian mondon, la diversaj landoj estus en diversaj koloroj kun nigraj linioj laŭ la landlimoj. En tia mondo, iu ajn kunlaboro en la mondo ĉiam okazis inter reprezentantoj de la landaj registaroj en inter-naciaj organizaĵoj kiel al Ligo de Nacioj aŭ Unuiĝintaj Nacioj. Tiuj kiuj uzas malsamajn naciajn lingvojn devis dungi interpretistojn kaj tradukistojn por komunuki unu kun la alia en internaciaj organizaĵoj. La mondo estis vidata kiel kolekto de relative sendependencaj landoj, kaj ĉiu homo devis esti civitano de iu lando. La individuoj mem kiel individuoj ne rajtis partopreni en tiaj inter-naciaj aferoj.

TUTTERA LINGVO

TUTTERA LINGVO

Kiam nia kara D-ro Zamenhof evoluigis novan lingvon por tia mondo, li ĝuste nomis ĝin “la Internacia Lingvo.” Tiam la mondo ja estis inter-nacia mondo, do oni kompreneble parolis pri inter-nacia lingvo. Sed efektive, tiun novan lingvon aliuloj nomis per la nomo “Esperanto,” kaj ĉiuj, eĉ Zamenhof mem en liaj paroladoj, konstatis ke ĝi estas lingvo per kiu ordinaraj individuoj povus komuniki rekte kun aliaj individuoj en la resto de la mondo. La nigraj landlimoj kaj apartaj landaj registaroj ne plu estis tiel gravaj. Por Esperantistoj, pro la komuna lingvo, la landlimoj disfalis. Ili ne plu estas civitanoj ĉefe de nur unu lando sed ili iĝas civitanoj de la planedo. Nova sento de solidareco kun ĉiuj homoj evoluis. La homaro ne plu havis nur “inter-nacian” aŭ “inter-landan” lingvon sed tute novan specon de lingvo, “tutteran lingvon” bazita de tuthomara spirito. Sekve tiu lingvo kaj tiu spirito iĝis bazo de tute nova speco de komunumo, tuttera komunumo. Tiuj kiuj apartenis al tiu komunumo kaj sentis lojalecon al ĝi povas esti mondcivitanoj malgraŭ ke tutmonda registaro ĝis nun ne ekzistas.

Plue en la sesdekaj jaroj de la dudeka jarcento ni ekvidis fotojn de la Tero el spaco. Ĉiuj povas vidi ke la landlimoj estas artefaritaj kaj ke ni ĉiuj estas Teranoj, ne nur loĝantoj en diversaj apartaj landoj. Ni povas scii kaj senti ke ni vere estas mondcivitanoj.

Mi volis iĝi parto de tiu nova tuttera komunumo, kaj mi vidis ke Esperanto estas la plej bona ilo por efektivigi tion. Mi vere konstatis ke “Esperanto ne estas nur lingvo.” Iĝi Esperantisto estas la maniero en kiu oni povas iĝi parto de tuta nova speco de monda komunumo. Komence mi ne konstatis tion. Mi konstatis tion nur post kiam mi partoprenis en la Esperanto-movado kaj ekkonis individuajn Esperantistojn el multaj aliaj landoj. Mi sentas ke mi estas parto de vera tuttera komunumo bazita ne nur sur komuna lingvo sed ankaŭ sur komunaj celoj kaj sento de solidareco. Oni povas diri ke mi eklernis Esperanton ĉar mi volis juste komuniki kun aliuloj kiuj ne uzis la saman nacian lingvon, sed poste mi restis Esperantisto ĉar mi volas daŭre loĝi en la tertera Esperanto-komunumo. Pro Esperanto kaj per Esperanto mi povas esti kaj resti vera mondcivitano.

 

Mi prenis ligilon el Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo (IĈLM)