Posts Tagged ‘instruado’

Simpla kaj klariga leciono pri tempoj en Esperanto

PEDAGOGIAJ MODELOJ POR DISTANCA LINGVOLERNADO

TREJNADO POR INSTRUISTOJ

SPECIALA ENRETA TREJNADO POR INSTRUISTOJ EN RITE.
Legu la klarigojn de EDUKADO NET:

RITE – kio ĝi estas ?
“Reta Instruista Trejnado ĉe Edukado.net estas reta studeblo pri instruado kaj metodiko, kreita por instruistoj kaj instruontoj de Esperanto. La kurso havos modularan strukturon kun libera lerno-ritmo.
La studoj estas malfermitaj al ĉiuj esperantistoj, kiuj plenumas la partoprenkondiĉojn kaj pagas la kursokotizon.
La kursaron funkciigas kaj pri ĝi respondecas E-duKati, oficiale registrita, nederlanda edukcela entrepreno, direktita de Katalin Kováts.

La partneroj de E-duKati en tiu formado estas
· Fondaĵo edukado.net
· Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj (ILEI)
· Akademio Literatura de Esperanto (ALE)
· Esperantologia fako de Universitato Adam Miczkiewicz (UAM)
· Esperanto Studies Fondation (ESF)

La supre listigitaj partneroj morale subtenas la projekton, pere de sia(j) membroj partoprenas la formadon aŭ donacis stipendion por ontaj, nepagipovaj partoprenontoj, sed ili jure kaj finance ne respondecas pri la kurso kaj rilataj aferoj.

La virtuala platformo de RITE funkcios kadre de la retejo http://www.edukado.net, sur kies riĉa materialo kaj moderna tekniko baziĝas la disvolviĝo de la formado. E-duKati mem konstruigis kaj pagis la RITE-programon, financas la kunlaborantojn kaj pagas al la Fondaĵo edukado.net pro la uzo de la reteja spaco”.
Vidu la filmeton kie parolas Direktoro de RITE  Katalin Kováts