Posts Tagged ‘filmo’
22 maj
MALNOVA DOKUMENTFILMO PRI ESPERANTO
Post iome longa feriado mi revenas kun jena dokumentfilmo:
Sinjoro Erick Ungarellli skribis tiel pri la historian dokumentfilmon:
La filmo estis filmita en 14 landoj okaze de la centjara jubileo de la lingvo internacia. Ĝi estis prezentita dum la UK en Varsovio, 1987.
La filmo montras esperantistojn de diversaj landoj kaj rakontas pri la sukcesoj de E-movado. Ni povas sekvi la kreantojn de la filmo tra la tuta mondo kaj viziti Kuban E-kurson, Roterdaman Centran Oficejon kaj aŭskulti la parolon de la tiama Direktoro de CO Simo Milojeviĉ , senti la etoson de Universala Kongreso en Ĉinio en la jaro 1986, viziti Bjelostokon kaj Varsovion, ekvidi la laboron de Pola Radio en Esperanto, viziti Organizon de Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko, Parizon kaj Universitaton de Budapeŝto, internacian konferencon pri Turismo en Bulgario, “Bonan Esperon” en Brazilo kaj Oomotan aranĝon kaj sidejon en Japanio.
16 sep
TITIKAKA – LAGO – EN PERUO/BOLIVIO
La originala filmo en Esperanto pri lago Titikaka
Filmdokumento de Verda Stacio
20 apr
ESPERANTO GEEDZIGAS
Esperanto Geedzigas estas kvin-minuta dokumenta filmeto pri geedziĝo inter geesperantistoj el malsamaj landoj. Unu brazilano kaj unu polino, kiuj konatiĝis dank’ al Esperanto, kaj ekde tiam konstruas seriozan interrilaton pere de la Internacia Lingvo. Tia rakonto ne estas novaĵo en Esperantujo, tamen apenaŭ ekzistas aŭdvidaj registraĵoj pri tio. La filmeto mem estas tre simpla kaj farita per modestaj teknikaĵoj, sed bone montras kiel Esperanto trafas la korojn de ĝiaj parolantoj. Esperanto Geedzigas unue estis farita por partopreni konkurson “125 jaroj de Esperanto”, okazigita de Germana Esperanto-Asocio en 2012. Pli da informoj, bonvole vizitu la blogon: http://www.fabinhomonteiro.com
15 nov
BONVENON AL VERDA FILMEJO
La Verda Filmejo, kie oni povas lerni, kiel krei kaj traduki subtekstojn en esperanton.
28 sep
GERDA MALAPERIS – LA FILMO
La filmon oni prezentas tiel en You Tube:
Origina titolo: Gerda malaperis
Lando: Brazilo
Lingvo: Esperanto
Jaro: 2006
Ĝenro: Detektiva filmo, dramo, instrua filmo
Reĝisoro: Joe Bazilio
Geaktoroj: Eliezer Emanuel, Vitor Leitão, Sara Monteiro, Lorena Leos, Kleber Veloso, Jaime Bazilio k.a.
Daŭro: 01:12 h:min
Filmstudio: Imagu
Subtekstoj: 7 lingvoj: Esperanto, la hispana, la franca, la germana, la nederlanda, la portugala, la angla
Priskribo:
La trezoro de la lumserĉantoj… kie ĝi troviĝas? Vi kaj niaj geamikoj Bob, Tom kaj Linda malkrovos tiun sekreton…
Gerda malaperis! Tiu ĉi estas rakonto pri malaperinta profesorino… la nura kiu scias kiel traduki malnovan dokumenton kiu kondukos vin al riĉa trezoro… sed… kiu kaptis ŝin? Kie ŝi troviĝas? Ĉu ŝi estas mortinta?
Nur niaj tri herooj scias la respondojn…
Nun estas via vico malkrovi ankaŭ tiun sekreton kaj solvi la misteron…
Misteron, danĝeron, amuziĝon, amon… kaj ridindajn momentojn vi ĝuos en tiu ĉi aventuro travivita de niaj tri geamikoj.
La filmo estas bazita sur la fama kaj mondskale konata verko de Claude Piron.
19 jan
NOVA DOKUMENTA FILMO PRI ESPERANTO
La Universala Lingvo estas nova dokumenta filmo de Oskar-premia nomumito Sam Green. La 30-minuta filmo kaj spuras la historion de Esperanto kaj estas portreto de la hodiaŭa Esperanto-movado. En ĉi tiu pionira dokumenta filmo pri la lingvo, Green kunplektas intervjuojn kaj portretojn: kiujn li filmis ĉe pluraj lastatempaj Universalaj Kongresoj kun trezoro da neniam viditaj arĥivaj bildoj pri Zamenhof kaj la frua Esperanto-movado. La filmo ankaŭ inkluzivas intervjuojn kun Humphrey Tonkin, Arika Okrent kaj multaj aliaj. “Mi spektis La Universalan Lingvon kun granda plezuro kaj esperas, ke ĝi sukcesas kiel ĝi meritas.” diris Renato Corsetti. “Kelkaj homoj en Kopenhago sin esprimis, ke oni devintus fari pli propagandecan filmon. Ili ne komprenas, ke objektiva filmo estas pli forta.”
Bonvolu vidu pli en: The Universal Language