La Tero estas tiom antikva ke imagi kiam specifaj aferoj okazis povas esti malfacila. Ĉio iĝas pli komprenebla tamen, se oni komparas la aĝon de la Tero al unuo de tempo, kiun oni uzas ĉiutage. Multaj ŝanĝiĝoj en la historio de la Tero okazis tre malrapide, do la specifaj nombroj multe dependas de la fonto kiun oni uzas, sed ĝenerale, la historio de la Tero aspektus jene se oni komparus ĝin al unu kalendara jaro:
La 1an de januaro, la Tero formiĝas el la restaĵoj de la naskiĝo de la sunsistemo. Ne daŭras longe ĝis ankaŭ la Luno formiĝas kaj la du komencas malrapide malvarmiĝi. Oni ne certas pri kiam la unuaj vivaĵoj kreiĝis, sed verŝajne tio okazis ĉirkaŭ la fino de februaro. Dum monatoj vivo restis simpla kaj unuĉela, ĝis plurĉelaj organismoj ekaperis, kiel la unuaj bestoj ĉirkaŭ la 12a de novembro. La unuaj amfibioj forlasis la akvon ĉirkaŭ…
Vidi originalan afiŝon 1.399 pliaj vortoj