Ĉu vi estas mond-civitano?

Ĉu vi estas mond-civitano?

Dialogo de Ronald J. Glossop
eldonita en JUNA AMIKO,
1994/3, paĝoj 25-26

Azo: Saluton.
Zabo: Saluton. Kie vi loĝas?

Azo: Mi loĝas en domo.

Zabo: Ĉu vere? Sed mi volus scii kie estas la domo en kiu vi loĝas?

Azo: Mia domo estas en Nov-Jorko.

Zabo: Bone, sed mi ne tute komprenas. Ĉu vi volas diri, ke vi loĝas en la urbo Nov-Jorko aŭ en la ŝtato Nov-Jorko?

Azo: Mi loĝas en urbo kiu estas tre apud la urbo Nov-Jorko, sed ne en tiu urbo. Tamen ĝi estas en la ŝtato Nov-Jorko. Sekve, mi estas civitano de la ŝtato Nov-Jorko sed ne de la urbo Nov-Jorko.

Zabo: Ĉu vi ne estas civitano de Usono?

Azo: Kompreneble. Mi estas civitano de mia urbo. Mi estas civitano de la ŝtato Nov-Jorko. Kaj mi estas civitano ankaŭ de Usono.

534826_10201555501718812_1331341630_n

Zabo: Ĉu vi ne ankaŭ loĝas sur la planedo Tero?

Azo: Kompreneble. Mi certe ne estas aliplanedano.

Zabo: Do, ĉu vi ne estas civitano de la tergloba komunumo?

Azo: Pri tio mi ne certas. Mia urbo havas registaron, kaj rilate al tiu urba registaro mi havas rajtojn kaj devojn. Mia ŝtato havas registaron, kaj rilate al tiu ŝtata registaro mi havas rajtojn kaj devojn. Mia lando havas registaron, kaj rilate al tiu landa registaro mi havas rajtojn kaj devojn. Sed ne ekzistas registaro por la planedo, do mi ne certas ĉu mi povas esti civitano de la tergloba komunumo.

Zabo: Ĉu Unuiĝintaj Nacioj (aŭ Unuiĝinta Naciaro) ne estas registaro de la tuta mondo?

Azo: Ne. Unuiĝinta Naciaro ne estas vera registaro. Ĝi ne rajtas krei leĝojn. Ĝi ne havas policon. Ĝi efektive estas asocio por la land-registaroj. Ĝi estas internacia organizaĵo, ne tutmonda registaro. Mi persone ne estas membro de Unuiĝinta Naciaro, sed mia land-registaro estas membro. Do ŝajne mia land-registaro havas rajtojn kaj devojn en la tutmonda komunumo, sed ne mi kiel individua homo.

Zabo: Kia stranga afero! Vi estas civitano de la urbo kie vi loĝas. Vi estas civitano de la ŝtato kie vi loĝas. Vi estas civitano de la lando kie vi loĝas. Sed vi ne estas civitano de la planedo kie vi loĝas.

Azo: Jes, tio ŝajnas esti la situacio, ĉar ne ekzistas tutmonda registaro. Sed tamen mi loĝas en la tutmonda komunumo. Eble ne estas monda registaro rilate al kiu mi havas rajtojn kaj devojn. Sed tamen mi povas pensi ke mi estas mond-civitano. Mi havas rajtojn kiel homo eĉ se ĝis nun ne estas monda registaro por garantii tiujn rajtojn. Pli grave, mi havas devojn rilate al la tutmonda komunumo, eĉ se neniu registaro ekzistas por puni min se mi ne faras tion, kion mi devus fari. Laŭ mi, unu devo, kiun mi havas, estas lerni la lingvon Esperanto. La tutmonda komunumo bezonas almenaŭ unu lingvon, kiun ĉiuj en la komunumo povas uzi por komuniki kun la aliaj anoj de la komunumo. Mi ne rajtas supozi ke ĉiuj aliaj personoj uzos mian nacian lingvon, kaj estas tiom da lingvoj en la mondo ke mi neniam povus lerni ĉiujn el ili. Estas dek du lingvoj, kiuj havas pli ol cent miliono da parolantoj. Mi ne povus lerni eĉ duonon el ili! Kiel mond-civitano unu el miaj plej gravaj devoj estas lerni la lingvon de mia monda komunumo. Certe, estas ankaŭ aliaj devoj por mond-civitanoj, sed neniu el ili estas pli grava ol lerni la tutmondan lingvon Esperanto.

Vi povas legi supran artikolon en:   Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo (IĈLM)

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: