PRI NUDPIEDULA FAKULTATO

“Ĝi do estas la sola fakultato en Hindujo, kie oni kun doktora aŭ magistra grado estus ne akceptita. Vi devas esti strangulo aŭ elĵetito por veni al nia fakultato. Vi devas labori per viaj manoj. Vi montru, ke vi havas kapablon, kiun vi povas doni al la komunumo, kaj kiu donas servon al la komunumo.
Ni do komencis la Nudpiedulan Fakultaton. La fakultato funkcias laŭ la vivo-maniero kaj labor-maniero de Mahatmo Gandhi. Oni manĝas surplanke, dormas surplanke, laboras surplanke. Oni povas resti ĉe mi dum 20 jaroj, aŭ foriri morgaŭ. Neniu povas gajni pli ol 100 dolarojn monate. Kiu volas monon, ne venu al Nudpiedula Fakultato. Sed se oni venas por la laboro, oni venu al Nudpiedula Fakultato.
Tio estas, kie ni deziras, ke oni kreu kaj elprovu ideojn. Kian ajn ideon oni havas, oni venu elprovi ĝin. Ne gravas malsukcesi. Batata, oni rekomencas. Ĝi estas la sola fakultato, kie la instruisto estas la lernanto kaj la lernanto estas la instruisto. Ĝi estas la sola fakultato, kie ni ne donas certigilon. Oni ne bezonas paperon pendigotan sur la muron por montri, ke oni estas kapabla.”

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: