LA TAGIĜO


Deka trako de la KD El la Monda Trezoro, de Sylla Chaves.

Verkis: Antoni Grabowski
Kantas: Neide Barros Rêgo
Pianludas Therezinha de Maria Carvalho Pinto
Koruse akompanas: Dulcydides de Oliveira Pinto, Argemiro Spindola, Gracinha Rego

Agordu la brustojn, ho nia fratar’ ,
por nova, pli vigla jam kanto;
ĝi sonu potence de montoj al mar’ ,
anoncu al ĉiu dormanto:

Tagiĝo, tagiĝo radias en rond’
la ombroj de nokto forkuras el mond’ .

Post longa migrado sur dorna la voj’
minacis nin ondoj de l’ maro,
sed venkis ni ilin kaj velas kun ĝoj ,
al verda haven’ de l’ homaro.

Post longa batalo, maldolĉa turment’
la stela standardo jam flirtas en vent’ .

En ĉiu mondparto, en ĉiu ter-zon’ ,
en koroj de cento da miloj,
jam vibras por nia saluto reson’ ,
do kantas de l’ tero ni filoj:

Tagiĝo, tagiĝo radias en rond’ ,
la ombroj de nokto forkuras el mond’ .

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: